Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Per montra fingro kun ridet' fiera Almontras ilin kiel siajn. Kio!

La Aperaĵoj malaperas.

Ĉu tio estas vera?

UNUA SORĈISTINO.

Jes, vera tiu antaŭdiro: Sed kial de Makbet' la miro! Nun lian koron ni ĝojigu, Kaj mirindaĵojn ekvidigu: Tra la aero melodia Muziko sonu, dum en nia Antikva danco ni rondiros: Kaj nia glora reĝo diros: La ruzaj artoj, kiujn uzis La sortulinoj, min amuzis.

Muziko. La Sorĉistinoj dancas, kaj poste malaperas kun Hekateo.

MAKBETO.

Do kie estas ili? Foririntaj? Ĉi tiu malfeliĉa horo estu Plej malbenota en la kalendaro! Eniru!

Venas Lenokso.

LENOKSO.

Kion via Moŝto volas?

MAKBETO.

Ĉu vi la sortulinojn vidis?

LENOKSO.

Ne.

MAKBETO.

Ĉu ili ne renkontis vin?

LENOKSO.

Envero, Ne, via Moŝto.

MAKBETO.

Estu la aero