Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vi ne malkaŝos, malbenaĵ' eterna Vin frapu! Diru,—kial malleviĝas Kaldrono via? Kial tiu bruo?

Trumpetado post la scenejo.

UNUA SORĈISTINO.

Vidigu!

DUA SORĈISTINO.

Vidigu!

TRIA SORĈISTINO.

Vidigu!

ĈIUJ.

Ho, vidigu, ho, vidigu: La vualon tuj forŝiru, Lian koron dolorigu, Venu, ombroj, kaj foriru!

Aperas parado de ok Reĝoj, la lasta tenas per mano spegulon:

sekvas la Fantomo de Bankvo.

MAKBETO.

Vi tro similas la spiriton Bankvan; For! Rigardante vian kronon miaj Pupiloj turmentiĝas. La hararo De l' dua orkronito je l' unua Similas, jen, la tria je la dua. Abomenindulinoj! Kial tion Vidigas vi al mi? Nun kvara! Mi Blindiĝu! Ho, ĉu la parad' senfina Etendos sin ĝis la renverso tondra De l' mondo? Jen alia! nun, la sepa! Mi pli ne vidu: tamen oka venas, Portante per la man' spegulon, kiu Al mi vidigas pli ankoraŭ, kiuj Duoblajn globojn kaj trioblajn sceptrojn Mantenas: teruraĵ'! Mi nun rekonas La veron: ĉar sangmakulita Bankvo