Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Makdufo, vi ne vivos; tiel mi Al miaj timoj diros, «Vi mensogas», Kaj dormos, kiom ajn la tondro bruu.

Tondras. Tria Aperaĵo: Infano kronita leviĝas,

tenante arbon en la mano.

Ho, kio estas tio, leviĝante, Kun la mieno de infano reĝa, Portante sur l' infana frunto rondon, Montrilon de reĝeco?

ĈIUJ.

Aŭskultu, ne parolu.

TRIA APERAĴO.

Leonkora, ne zorgu, ĉu ekkoleriĝas Furioze regatoj, aŭ nokte kaŝiĝas La ekkonspirantoj, ĉar militistaro Ne venkos Makbeton, ĝis kiam arbaro Birnama milite sin movos al li.

Malleviĝas.

MAKBETO.

Ha, neeble; kiu L' arbaron povas varbi? elradiki La kverkon el la tero? Antaŭsentaj Bonaĵoj! Ribeleco, ne leviĝu, Ĝis kiam ankaŭ la arbar' Birnama Leviĝos, kaj sidante sur la trono Makbeto fine pagos sian ŝuldon Kutiman al Naturo.—Tamen mi Korbatojn sentas pri la jeno: diru, Se via arto havas la kapablon, Ĉu en ĉi tiu lando iam filoj De Bankvo reĝos?

ĈIUJ.

Pli ne volu scii.

MAKBETO.

Vi devas kontentigi min: se tion