Saltu al enhavo

Paĝo:Sibirjak - Rusaj Rakontoj, 1924, Kabanov.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Aŭskultu vi, malkuraĝuloj! Aŭskultu kaj rigardu min! Jen mi montros al vi artifikon… Mi… mi… mi…

Tie ĉi la lango de la fanfaronulo kvazaŭ frostiĝis. La leporo ekvidis la lupon, kiu rigardas lin. Aliaj ne vidis la lupon, sed li mem vidis kaj ne kuraĝis eĉ spiri.

Tiam okazis io tute eksterordinara.

La fanfarona leporeto eksaltis supren, kvazaŭ pilko, kaj pro timego falis rekte sur la larĝan lupan frunton, rulis sur la lupa dorso, transturniĝis ankoraŭ unu fojon en aero kaj poste tiel ekkuregis, ke ŝajne li estis preta, elsalti el sia propra haŭto.

Longan tempon kuris la malfeliĉa leporeto, ĝis kiam li perdis ĉiujn siajn fortojn.

Ĉiam ŝajnis al li, ke la lupo persekutas lin kaj jen — jen ekkaptos lin per siaj dentoj.

Fine la malfeliĉulo entute senfortiĝis, fermis la okulojn kaj kiel malviva kuŝiĝis sub arbeto.

La lupo tiutempe kuris alian flankon. Kiam la leporo falis sur lin, ŝajnis al la lupo, ke iu ekpafis lin.

Kaj la lupo forkuris. Ja estas eble, trovi en arbaro multajn aliajn leporojn, sed tiu ĉi estis ia freneza…

Longan tempon la aliaj leporoj ne povis rekonsciiĝi. Unu forkuris en arbetaĵon, unu sin kaŝis post ŝtipeto, unu sin ĵetis en kaveton.

Fine tedis al ĉiuj kaŝiĝi, kaj ili komencis iom post iom elrigardadi, kiuj estis plikuraĝaj.