Saltu al enhavo

Paĝo:Sibirjak - Rusaj Rakontoj, 1924, Kabanov.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Nu lerte nia leporo timigis la lupon! diris ĉiuj. — Sen li, ni ne estus foririntaj vivaj. Sed kie li estas, nia sentimema leporo?

Oni komencis lin serĉi.

Iradis, iradis; nenie estas la kuraĝa leporo. Eble manĝis lin alia lupo? Fine oni lin trovis: li kuŝas en kaveto sub arbetaĵo kaj estas apenaŭ viva pro timo.

— Bravulo vi estas, Strabulo! ekkriis ĉiuj leporoj unuvoĉe. Nu jen, Strabulo! Lerte vi timigis la maljunan lupon. Dankon al vi, fratulo! Ja ni opiniis, ke vi fanfaronas.

La kuraĝa leporo tuj prenis dignan mienon; eliris el sia kaveto, vigliĝis, fermetis okulojn kaj ekparolis:

— Kiel vi opinias! He vi, malkuraĝuloj!

De tiu ĉi tago la kuraĝa leporo komencis mem kredi, ke li efektive neniun timas.