Saltu al enhavo

Paĝo:Sibirjak - Rusaj Rakontoj, 1924, Kabanov.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kaj tamen estas bone, — certigis la kulineto. — Kaj ĉio estas mia…

Ankoraŭ ŝi ne finis paroli, kiam surflugis kun zumado vila burdo rekte al la floreto.

— Zzz…, kiu enrampis en mian floreton? Zzz… Kiu trinkas mian dolĉan sukon? Zzz… Ha vi, malbona kulino, foriru! Zzz… foriru tuj, se vi ne volas, ke mi mordetu vin!

— Permesu, kion ĉi tio signifas? — ekpepis la kulineto. — Ja ĉio estas mia…

— Zzz… ne, mia!

La kulineto malfacile sin savis de la kolera burdo. Ŝi sidiĝis sur herbeto, lekis siajn piedetojn malpurigitajn de la flora suko, kaj ekkoleris.

— Kia malĝentilulo estas ĉi tiu burdo… Eĉ mirige!… Ankoraŭ li volis piki… Tamen ĉio estas mia — suneto, kaj herbeto, kaj floretoj.

— Ne, ho pardonu — tio estas mia! — parolis vila vermeto, suprenrampanta laŭlonge sur ŝtipo de herbeto.

La kulineto konsideris, ke la vermeto ne scias flugi kaj ekparolis pli kuraĝe:

— Pardonu min, vermeto, vi eraras… Mi ne malhelpas vin rampi, do vi ne disputu kun mi!

— Bone, bone… Sed vi nur ne tuŝu mian herbeton. Mi ne ŝatas ĉi tion, mi devas konfesi. Tro multaj el vi flugadas ĉi tie. Vi estas popolo malserioza, sed mi estas serioza vermeto… Mi diras malkaŝe: ĉio apartenas