Saltu al enhavo

Paĝo:Sibirjak - Rusaj Rakontoj, 1924, Kabanov.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al mi. Jen mi surrampos sur herbeton kaj ĝin formanĝos; enrampos mi en kian ajn floreton mi volos kaj ankaŭ formanĝos ĝin: Ĝis revido!…

II.

Post kelkaj horoj la kulineto sciis ĉion, nome, ke krom suno, blua ĉielo kaj verda herbeto ekzistas ankoraŭ la koleraj burdoj, la seriozaj vermoj kaj la diversaj pikiloj sur la floroj. Unuvorte, ŝi eksentis grandan ĉagrenon. La kulineto eĉ ofendiĝis. Efektive, ŝi estis certiĝinta, ke ĉio apartenas al ŝi kaj estas kreita por ŝi, sed aliaj opinias tion saman. Ne, tio estas ne vera… ne povas esti!

Flugas la kulineto pluen kaj vidas… akvon.

— Nu, ĉi tio estas ankaŭ mia! gaje ekpepis ŝi. — Mia akvo… Ha, kiel estas gaje! Tie ĉi estas la herbeto, la floretoj.

Dume al la kulineto flugas renkonte aliaj kulinetoj.

— Bonan tagon, fratino!

— Bonan tagon, bonulinoj! Ja mi jam ekenuis flugadi sola. Kion vi faras ĉi tie?

— Ni ludas, fratino! Venu do al ni. Ĉe ni estas gaje… Ĉu vi antaŭ nelonge naskiĝis?

— Nur hodiaŭ… La burdo preskaŭ pikis min; poste mi vidis vermon. Mi opiniis, ke ĉio estas mia, sed ili diras, ke ĉio estas ilia.

Aliaj kulinetoj trankviligis la gastinon kaj invitis ŝin ludi kune. Super la akvo la kulinoj ludis kolone: ili turnadas, flugadas, pepadas.