Saltu al enhavo

Paĝo:Sibirjak - Rusaj Rakontoj, 1924, Kabanov.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nia kulineto eĉ malfacile spiras pro ĝojo kaj baldaŭ tute forgesas koleran burdon kaj seriozan vermon.

— Ha, kiel bone!… murmuretas ŝi kun ravo. — Ĉio estas mia: kaj suneto, kaj herbeto, kaj akvo. Pro kio aliaj koleras, mi entute ne komprenas. Ĉio estas mia, sed mi neniun malhelpas vivi: ili ĉiuj flugadu, zumadu, gaju. Mi permesas…

Finis la kulineto ludi kaj gaji kaj sidiĝis por ripozi sur marĉa kariko.[1] Necesas ja ripozi, efektive. La kulineto rigardas, kiel gajas ŝiaj fratinetoj; subite alflugas pasero; de kie nur li ekaperis? Tiel ege li preterflugis, kvazaŭ ĵetita ŝtono.

Ha! Ho! ekkriis la kulinetoj kaj disflugis ĉiuflanken.

Kiam la pasero forflugis, mankis tuta deko da kulinetoj.

— Ha, rabisto! — mallaŭdis la maljunaj kulinetoj. Tutan dekon li formanĝis…

Ĉi tiu estis pli malbona, ol la burdo. La kulineto komencis timi kaj kaŝiĝis kun aliaj junaj amikinoj ankoraŭ pli profunde en la marĉa herbo. Sed ĉi tie alia malbono: du kulinetojn formanĝis la fiŝo, du aliajn — la rano.

— Kion do signifas tio? — miris la kulineto. — ĉi tio estas vere tute nebona… Ja

neeble estas vivi! Ha, kiaj malbonuloj!

  1. Lat. carex.