Saltu al enhavo

Paĝo:Sibirjak - Rusaj Rakontoj, 1924, Kabanov.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Bone, ke estis multe da kulinetoj kaj neniu rimarkis la malpliiĝon. Nu, alflugis ankoraŭ novaj kulinetoj, kiuj ĵus naskiĝis. Ili flugadis kaj pepadis:

— Ĉio estas nia… Ĉio estas nia…

— Ne, ne ĉio estas nia, — ekkriis al ili nia kulineto. — Ekzistas ankoraŭ la koleraj burdoj, la seriozaj vermoj, la malbonaj paseroj, la fiŝoj kaj la ranoj. Estu singardemaj, fratinoj!

Cetere, venis la nokto, kaj ĉiuj kulinetoj kaŝiĝis en la kanoj, kie estas tiel varme. Disŝutiĝis la steloj sur la ĉielo, supreniĝis la luno, kaj ĉio rebrilis en akvo.

Ha, kiel estis bone!

— Mia luno, miaj steloj, — pensis nia kulineto, sed ŝi diris tion al neniu: oni ja povus eĉ tion ĉi forpreni…

Tiel pasigis la kulineto la tutan someron. Multe ŝi gajis, sed ankaŭ estis multe da malagrablaĵoj. Dufoje preskaŭ glutis ŝin la lerta hirundo; poste nerimarkeble alŝteliĝis la rano, — nu, ja multajn malamikojn havas la kulinetoj! Tamen estis ankaŭ ĝojoj. La kulineto renkontis alian kuleton, kun vilaj lipharetoj, kiu diris:

— Kiel bela vi estas, kulineto… Vivu kun mi…

Kaj ili ekvivis kune, tute bone ekvivis. Ĉiam kune: kien iris unu, tien iris la alia. Kaj eĉ ili ne rimarkis, kiel la somero pasas. Ko-