Paĝo:Sibirjak - Rusaj Rakontoj, 1924, Kabanov.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Fabelo pri la kuraĝa leporo
Long-orela — Strab-okula —
Mallong-vosta

Naskiĝis la leporeto en arbaro kaj ĉiam ĝi timis. Kiam ekkrakis branĉo, kiam ekflugis birdo, kiam falis de l’ arbo bulo da neĝo, — la spiro de la leporeto jam haltis pro timo.

Timis la leporeto dum unu tago, timis li dum du tagoj, timis dum semajno, timis dum jaro; fine li fariĝis granda, kaj subite tedis al li timi.

Neniun mi timas! li ekkriis tiel laŭte, ke oni aŭdis lin en la tuta arbaro. — Nu jen, neniun mi timas!

Kolektiĝis maljunaj leporoj, alkuris malgrandaĵ leporidoj, kunvenis maljunaj leporinoj, — ĉiuj aŭskultis, kiel fanfaronas la leporo Long-orela, Strab-okula, Mallong-vosta, — ili aŭskultis kaj eĉ al siaj propraj oreloj ne kredis. Ne okazis ankoraŭ, ke leporo neniun timas!

— Ho, vi, Strab-okula, ĉu vi eĉ lupon ne timas?

— Ne, lupon mi ne timas, nek vulpon, nek urson, — neniun mi timas!