Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
III.

Mi sendas la depeŝon kun deklaro, ke mi konsentas pri la prezo proponita de barono Hirŝ, sed ke antaŭe mi intencas eksponi la pentraĵon en Varsovio k. t. p.

Por elsendo de la depeŝo kaj por aliaj bezonoj mi prunteprenas la monon en la administracio. Oni donas al mi senhezite. Ĉio prosperas bonege.

En la „Fluganto“ kaj „Kuranto“ aperas miaj biografioj, en kiuj cetere ne troviĝas eĉ unu vorto vera, sed kiel diras Ostŝinski: „tio estas por mi indiferenta“. Oni volas enpresigi miajn portretojn kaj la reprodukton de mia pentraĵo. Bone!

Monon mi havos amase.