Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
V.

Ostŝinski diris al mi iun tagon, ke li sentas sin feliĉa, ricevinte rifuzon de Kazja, ĉar malfermiĝas antaŭ li perspektivo, pri kiu mi ne povas havi plej malgrandan ideon.

Mi estas pro tio tre kontenta, aŭ pli ĝuste, tio estas por mi tute indiferenta; cetere mi kredas, ke Ostŝinski scios aranĝi bone sian vivon.

Kiam li svatis sin pri Kazja, la gepatroj favoris lin, kaj precipe la patro Suslovski. Ostŝinski eĉ plene lin superpezis, ĝis tia grado, ke tiu Romano en lia ĉeesto seniĝadis de sia statueco. Kazja, kontraŭe, malamis lin de post la unua momento de interkoniĝo. Tio estis senkonscia antipatio, ĉar cetere mi estas tute certa, ke li ne malinklinigis ŝin per tio, per kio li forpuŝas de si min kaj ĉiujn, kiuj konas pli precize lian karakteron.

Li estas stranga homo, aŭ pli ĝuste dirante, stranga literaturisto.

Ekzistas certe ne nur ĉe ni, sed en ĉiuj pli grandaj centroj de literaturo kaj arto, homoj, pri kiuj