Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pensante, ni demandas nin malgraŭvole, el kie devenas ilia aŭtoritato.

Al ili apartenas mia amiko el la „Fluganto“. Kiu kredus, ke la sekreto de graveco de Ostŝinski, kaj la kaŭzo de lia intelekta ekzisto, estas tio, ke Ostŝinski ne ŝatas kaj ne estimas talentojn, precipe de verkistoj — kaj ke li simple vivas per ilia malŝatado… Li havas por ili la malestimon de homo, al kiu la korekteco de vivo, kelka tuja vigleco kaj granda sagaco certigas en la societa vivo konstantajn venkojn super ili.

Kaj oni devas lin vidi en kunsidoj, en artistaj kaj literaturistaj kunvenoj, dum jubileaj tagmanĝoj, kun kia indulgema ironio li traktas homojn, kiuj en la kreada sfero scipovas dekfoje pli ol li; kiel li ilin premas al la muro, kiel li ilin konfuzas per sia logiko, sia prudento, kiel li trudas al ili sian literaturan aŭtoritaton.

Svjatecki, kiomfoje li tion rememoras, vokas, ke oni al li donu lit-tabulon, per kiu li intencas frakasi la kapon de Ostŝinski, — sed min ne mirigas lia supereco. Homoj vere talentaj estas ofte mallertaj, timemaj, senigitaj de la tuja vigleco kaj de la mensa egalpezo… Sed nur, kiam vere talenta homo troviĝas en soleco, kun si sola, tiam subite ĉe liaj ŝultroj elkreskas flugiloj; Ostŝinski, en tiaj kondiĉoj kredeble iras dormi, ĉar li havas absolute nenion por diri al si.

La estontenco faros inter tiuj homoj ordon, donos rangojn kaj difinos por ĉiu konvenan lokon. Ostŝinski estas tro sagaca, por ne scii tion, sed en sia animo li mokas pri tio. Por li sufiĉas, ke en la nuna mo-