Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mento li signifas pli, kaj ke oni konsideras lin pli, ol aliajn, pli bonajn ol li.

Ni, pentristoj, malhelpas lin malpli. Li faras tamen iafoje reklamon ankaŭ al verkistaj talentoj, se tion postulas la komercaj aferoj de la „Fluganto“ aŭ la konkurenco kun la „Kuranto“. Cetere li estas bona kamerado kaj homo aminda. Mi povus diri, ke mi lin ŝatas, sed…

La diablo forkaptu lin — sufiĉe pri Ostŝinski…