Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
VII.

Venas la tago de mia fianĉiĝo.

Mi aĉetis belegan ringon laŭ la stilo Louis XV, kiu ne plaĉis al Suslovski’j, kaj eĉ al Kazja, ĉar en la tuta domo neniu komprenas ion pri vera arto.

Je Kazja mi devas ankoraŭ multe labori, por ekstermi en ŝi la burĝajn inklinojn kaj instrui ŝin senti artiste; sed ĉar ŝi min amas, mi havas bonan esperon.

Al la fianĉiĝo mi invitis neniun, krom Svjatecki. Mi volis, ke li vizitu antaŭe gesinjorojn Suslovski, sed li asertas, ke kvankam li estas fizika kaj morala bankrotulo, tamen li ne malnobliĝis ankoraŭ ĝis tia grado, por fari vizitojn… Nenio helpos!

Mi preparas gesinjorojn Suslovski antaŭe, ke mia amiko estas eksterordinara strangulo, sed cetere genia pentristo kaj la plej honesta homo en la mondo.

Suslovski, sciiĝinte, ke mia amiko pentras „kadavrulojn“, „kadavrinojn“ kaj „kadavridojn“, levas la brovojn, deklarante, ke ĝis nun li havis rilatojn kun homoj decaj, ke lia tuta oficista kariero estis senmakula, kaj ke li havas la esperon, ke „sinjoro Svja-