Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tecki“ bonvolos respekti la kutimojn, regantajn en honesta kaj modesta domo…

Mi konfesas, ke tiurilate mi ne estas libera de timo, kaj jam de la mateno mi militas kun Svjatecki. Li obstinas, ke li iros, lasante la pantalon-duonojn en la botoj. Mi persvadas, petas, petegas.

Fine li konsentas, sciigante, ke cetere li ne vidas motivon, pro kio li ne devus fariĝi arlekeno. Domaĝe, ke liaj botoj memorigas botojn de esploristoj el meza Afriko, ĉar la ciro ne tuŝis ilin de post la momento, kiam oni ilin alportis kredite de la batisto. Kion fari!

Pli malbone estas, ke la kapo de Svjatecki aspektas kiel monta supro, kovrita de arbaro, kiun trakuris uragano. Koncerne tion mi devas konsentiĝi, ĉar ne ekzistas en la mondo striglilo, kiu estus kapabla trakombi tiun-ĉi hartufon; sed, anstataŭe, mi devigas Svjatecki’n, ke li almenaŭ ne vestiĝu en bluzon, kiun li surhavas ĉiutage, sed surmetu surtuton. Li faras tion, sed ĉe tio li havas la mienon de unu el siaj kadavruloj kaj samtempe lin ekregas tomba humoro.

Sur la stratoj la homoj turnas sin, por rigardi lian tuberplenan bastonegon kaj la grandegan ĉirkaŭŝiritan ĉapelon, sed al tio mi jam kutimiĝis.

Ni sonoretas kaj eniras.

Jam en la antaŭĉambro atingas min la voĉo de la kuzo Jaĉkoviĉ, diskutanta pri troloĝateco. La kuzo Jaĉkoviĉ konstante diskutas pri tropopoliĝo, tio estas lia saĝeco. Kazja aspektas en siaj muslenoj kiel nubeto kaj estas belega… Suslovski en frako, la parencoj en frakoj, la maljunaj onklinoj en silkaj roboj.

La eniro de Svjatecki faras impreson. Oni ob-