Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

servas nin iom maltrankvile… Li rigardas malserene ĉirkaŭen kaj deklaras al Suslovski, ke certe li ne altrudus sin, „se ne estus tio, ke Vladek edziĝas, aŭ faras ion similan…“

La „ion similan“ estas akceptita plej fatale. Suslovski rektiĝas digne kaj demandas, kion sinjoro Svjatecki komprenas per „io simila“… Sinjoro Svjatecki respondas, ke tio estas por li tute indiferenta, sed ke „por Vladek“ li povus sin eĉ ŝmiri per lako, precipe se li scius, ke tio ne estas indiferenta por Suslovski… Mia estonta bopatro rigardas la edzinon, min, Kazja’n, per okuloj, en kiuj la mirego vetbatalas kun la skandaliĝo.

Feliĉe mi savas la situacion, kaj, escepte nekonfuzite, mi petas la estontan bopatron, ke li prezentu min al la familianoj, kiujn mi ankoraŭ ne konas…

Komenciĝas la prezentado, poste ni sidiĝas.

Kazja sidiĝas apud mi kaj lasas sian manon en la miaj. Mia Svjatecki rigardas sub la tablon… En la mallaŭto etendiĝas ĉiam pli laŭte la voĉo de Jaĉkoviĉ, kiu, ne havante antaŭan denton, ĉie, kie li devus elparoli „ĉ“ faras longan fajfon…

— Tio povas kaŭzi iam la plej terurajn malfeliĉojn por la tuta Eŭropo — diras Jaĉkoviĉ.

— Elmigrado… — diras iu flanke.

— La statistiko pruvas, ke la elmigrado ne malebligas la tropopoliĝon.

Subite Svjatecki levas la kapon kaj turnas siajn fiŝajn okulojn al la parolanto.

— Do oni devas enkonduki ĉe ni ĥinajn kutimojn — aŭdiĝas lia malserena basvoĉo.

— Permesu… kion, ĥinajn kutimojn?