Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉar en Ĥinujo gepatroj havas la rajton sufoki maltaŭgajn infanojn — do infanoj devus havi ĉe ni la rajton sufoki maltaŭgajn gepatrojn.

Fariĝis! La fulmo ekbatis, la kanapo ekĝemis sub la onklinoj, kaj mi pereis. Suslovski fermas la okulojn kaj perdas por kelka tempo la parolkapablon.

Silento.

Poste etendiĝas la tremanta pro teruro voĉo de mia estonta bopatro:

— Mia sinjoro, mi esperas, ke kiel kristano…

— Kial do mi devas esti kristano? — interrompas Svjatecki, balancante malbonaŭgure la kapon.

Dua fulmobato! La kanapo kun la onklinoj komencas skuiĝi kiel en febro, kaj falas en abismon… Mi sentas, ke sub mi ankaŭ la tero malfermiĝas.

Ĉio estas perdita, ĉiu espero vana!

Subite eksplodas, bonsone kiel sonorileto, la rido de Kazja, post ĝi eksplodas per rido, ne sciante kial, Jaĉkoviĉ, post Jaĉkoviĉ eksplodas mi, ankaŭ ne sciante kial…

— Paĉjo! — vokas Kazja. — Vladjo antaŭsciigis vin, ke sinjoro Svjatecki estas tre originala… Sinjoro Svjatecki ŝercas, kaj mi scias, ke sinjoro Svjatecki havas patrinon kaj estas por ŝi plej bona filo!

Jen sagaca knabino estas mia Kazja! Ne nur ŝi elpensas, sed ankaŭ divenas, ĉar Svjatecki efektive havas patrinon kaj estas por ŝi bona filo.

Ŝia rido kaj la diritaj vortoj deturnis iom la atenton. Ankoraŭ pli deturnis la atenton la eniro de servisto kun vino kaj kuketoj. Tio estas la domgardisto, kiu forprenis de mi la lastajn tri rublojn, sed nun oni vestis lin en frakon kaj li prezentiĝas okaze kiel lakeo.