Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La okulojn li estas fiksinta en la pleton; la vitraĵo tintas, kaj li moviĝas antaŭen tiel malrapide, kvazaŭ li portus glason plenan de akvo.

Mi komencas timi, ke li ĉion faligos teren; sed feliĉe mia timo montriĝis vana…

Post momento la kalikoj estas plenigitaj.

Ni alpaŝas al la fianĉiga ceremonio.

Neplenaĝa kuzino tenas porcelanan teleron, sur kiu kuŝas du ringoj. Ŝiaj okutoj eliĝas pro sciemo kaj la tuta ceremonio faras al ŝi tiel evidentan ĝuon, ke ŝi eĉ supren-saltetas kune kun la telero kaj la ringoj. Suslovski leviĝas, ĉiuj stariĝas, kaj oni aŭdas la bruon de forŝovataj seĝoj.

Fariĝas silento. Mi aŭdas, kiel unu el la matronoj faras flustre la rimarkon, ke ŝi esperis, ke mia ringo estos „pli deca…“ Malgraŭ tiu rimarko la agordiĝo estas tre solena.

Suslovski havas la parolon:

— Miaj infanoj, akceptu la benon de gepatroj…

Kazja ekgenuas, genufleksas ankaŭ mi…

Kian mienon havas Svjatecki en tiu-ĉi momento, kian mienon li havas!?

Sed mi ne kuraĝas lin ekrigardi. Mi rigardas la muslinan robon de Kazja, kiu sur la kolorperdinta ruĝa tapiŝo formas tre belan makulon. La manoj de Suslovski kaj de sinjorino Suslovska apogiĝas sur niaj kapoj, poste mia estonta bopatro parolas:

— Mia filino! Vi havis la plej bonan ekzemplon en nia domo, kia devas esti la edzino por la edzo, do mi ne bezonas instrui vin pri la devoj, kiujn cetere la edzo al vi indikos (tion mi esperas!)… Sed mi turnas min al vi, sinjoro Vladislavo…