Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tie-ĉi komenciĝas paroladeto, dum kiu mi kalkulas ĝis cent, kaj, kalkulinte ĝis cent, mi rekomencas de unu. Suslovski civitano, Suslovski oficisto, Suslovski patro, Suslovski Romano havas la okazon montri la tutan grandecon de sia animo… Vortoj: infano, gepatroj, devoj, estonteco, beno, dornoj, pura konscienco — zumas ĉirkaŭ miaj oreloj kiel aro da vespoj, ĉirkaŭsidiĝas mian kapon, pikas miajn suprecititajn orelojn, la kolon kaj la frunton…

Mi havas verŝajne la kravaton tro forte kunligitan, ĉar mi preskaŭ sufokiĝas. Mi aŭdas la ploron de sinjorino Suslovska, kiu min kortuŝas, ĉar ŝi estas esence honesta virino; mi aŭdas la tintadon de ringoj, tenataj sur telero per la supren-saltetanta kuzineto. Kristo-Sinjoro! Kian mienon tiu-ĉi Svjatecki nun havas?!…

Fine ni stariĝas. La kuzineto ŝovas la teleron ĝis miaj okuloj. Ni interŝanĝas kun Kazja la ringojn…

Uf! mi estas lacigita! Mi pensis, ke ĉio finiĝis, sed ne, ĉar Suslovski alvokas nin, ke ni iru peti pri beno ĉiujn onklinojn.

Ni iras. Mi kisas ĉirkaŭ kvin manojn, similajn al cikoniaj piedoj… Ĉiuj onklinoj esperas, ke mi ne trompos ilian fidon.

Kian fidon, je diablo, ili povis havi al mi? La kuzo Jaĉkoviĉ ĉirkaŭprenas min. Tute certe mia kravato estas tro forte kunligita.

Sed la plej granda malbono pasis. Malheliĝas… Oni enportas la teon.

Mi sidas apud Kazja kaj mi ĉiam ŝajnigas, ke mi ne vidas Svjatecki’n. Li, simio, maltrankviligas min ankoraŭ unu fojon, kiam, je la demando, ĉu li