Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
IX.

Antaŭ tri semajnoj malmultaj homoj sciis pri mia ekzisto, sed nun mi komencas ricevi dekojn da leteroj, pligrandaparte amaj. El kvin certe kvar komenciĝas per la vortoj: „Eble, traleginte tiun-ĉi leteron, vi malestimos la virinon, kiu k. t. p.“ — Mi ne malestimos la virinon, se ŝi ĉesos trudi sin al mia animo.

Se mi ne amus Kazja’n, eble, vere dirante, mi ne movus la ŝultrojn pro tiu-ĉi torento da amsentoj.

Indignigas min precipe tio, kiel tia „nekonatino“ povas esperi, ke viro, ne vidinte ŝin antaŭe, sekvos blinde ŝian inviton. Levu antaŭe vian vualon, nekonata belulino! Tiam, vidinte vin, mi al vi diros… Ne! mi diros nenion, ĉar Kazja!…

Mi ricevis ankaŭ de iu grizhara amikino anoniman leteron, en kiu mi estas nomata majstro, kaj Kazja anserineto.

„Majstro, ĉu ŝi estas edzino por vi? (demandas mia grizhara amikino). Ĉu la elektitino estas inda de tiu, al kiu turniĝas la okuloj de la tuta lando? Vi estas viktimo de intrigo, k. t. p.“