Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Stranga supozo, kaj pli stranga estas ankoraŭ la postulo, ke mi edziĝu ne por kontentigi mian koron, sed por ravi la publikan opinion.

Eĉ la bedaŭrinda Kazja ĝenas ilin!

Ekzistas certe pli grandaj krimoj ol anonimaj leteroj, sed ne ekzistas pli granda… kiel esprimi tion bele?… Cetere malgravaĵo!

La dato de mia edziĝo ne estas ankoraŭ difinita, sed ĝi okazos baldaŭ.

Dume mi petos Kazjon, ke ŝi vestu sin belege, kaj mi kondukos ŝin en la ekspozicion.

Oni vidu nin kune…

Venis ankaŭ el Parizo du „kadavruloj“ de Svjatecki.

La bildo estas titolita: „Lasta renkonto“ kaj ĝi prezentas junulon kaj junulinon kuŝantajn sur prosekcia tablo. Je l’ unua rigardo la ideo klariĝas bonege. Oni vidas, ke la du mortintoj amis dum vivo unu la alian; ke ilin disigis la mizero, kaj kunigis la morto.

La studentoj, kliniĝintaj super la kadavroj prezentiĝas en la pentraĵo iom malmole; en la perspektivo de l’ sekcejo estas eraroj, sed la „kadavruloj“ estas pentritaj grandioze. Tiuj kadavroj kvazaŭ blovigas glacian malvarmon. En la „Salono“ la bildo eĉ ne ricevis laŭdan mencion, eble tial, ke ĝi estas terure malagrabla: tamen la kritiko laŭdis gin.

Inter nia pentristaro estas sendube multaj talentoj. Jen apud la kadavruloj de Svjatecki eksponis Franek Cepkovski: „la Morto de Korecki“. Grandega forto kaj grandega individueco!

Svjatecki nomas Cepkovski’n idioto, unue pro