Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio, ke Franek tondigas siajn fruntharojn egale kaj sian barbon kojnforme, due, ĉar li vestas sin laŭ la lasta modo, kaj trie, ĉar li estas treege bone edukita, ceremoniema kaj aludas sufiĉe ofte siajn alt-nobelajn parencojn.

Sed Svjatecki eraras…

La talento — estas tia birdo, kiu konstruas neston laŭplaĉe, foje en sovaĝa dezerto, alifoje en zorge flegata ĝardeno.


Mi vidis en Munbeno kaj Parizo pentristojn, kiuj aspektis kiel bierfarejaj laboristoj, aŭ kontraŭe: kiel frizistoj, kiel dorlotataj filetoj; tri groŝojn oni por ili ne pagus, kaj tamen tiu-ĉi kaj la alia el ili havis en la animo ian ekzaltecon, ian nekutiman form- kaj kolorsenton, kaj la forton eligi tiun senton el si sur la tolon. Ostŝinski, kiu havas por ĉio ĝenerale akceptitan esprimon, skribus, parolante pri tio en sia „Fluganto“: „spiritus fiat ubi vult!“

Laŭ opinio de Svjatecki, la historia pentrado estas „obskura barbareco“. Mi ne pentras historiajn temojn kaj por mi persone tio estas indiferenta, sed mi aŭdas tiun kvazaŭ-progreseman opinion ĉiuflanke. Oni faris el tio aksiomon kaj ĝi jam komencas min enuigi.

Niaj polaj pentristoj faras unu eraron. Ili tuj edziĝas kun iuj doktrinoj pri arto, kaj poste vivas sub ilia pantoflo, rigardas ĉion per iliaj okuloj, adaptas al ili la arton kaj pli bone apostolas, ol pentras. Kontraŭe al tio, kion mi diris supre, mi konis tiajn pentristojn, kiuj senĉese parolis pri tio, kio estas arto, kaj kia ĝi devas esti, sed kiam ili fine prenis en manon la penikon, ili scipovis nenion…