Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ofte mi pensis pri tio, ke la teorion de arto devas formi filozofoj — kaj se ili kreos malbonan terion — ili estu prirespondaj; sed pentristoj devas pentri tion, kion diktas al ili la koro — kaj scipovi pentri, ĉar tio estas la plej grava…

Laŭ mia opinio la plej mizera talento valoras pli, ol la plej grandioza teorio, kaj la plej grandioza teorio ne indas ciri la botojn al libereco.