Mi vidis veran mirindaĵon!
Nur nun mi komprenas, kial homo havas okulojn.
Corpo di Baccho! Kia beleco!
Ni iras kun Ostŝinski. Subite mi vidas, ĉe angulo de strato Vjeĵbova, preterpasas nin virino. Mi estas fulme-trafita, fiksita al tero, mi ŝtoniĝas, malfermas okulojn, perdas konscion, kaptas senscie Ostŝinski’n je la kravato, malligas al Ostŝinski la kravaton — kaj — savu, mi pereas!
Nenion signifas, ke ŝi havas perfektajn trajtojn… Nenio grava la trajtoj! — sed tio estas vere artista koncepto! ĉefverko kiel desegno, ĉefverko kiel koloreco, ĉefverko kiel sento. Greuze reviviĝus ĉe ŝia vido, kaj poste pendigus sin malespere, ke li pentris tiajn birdo-timigilojn.
Mi rigardas, rigardas… Ŝi iras sola — tute ne!
Kun ŝi iras poezio, iras muziko, iras printempo, iras
volupto kaj amado. Mi ne scias, ĉu mi volus pentri
ŝin tuj, ĉar mi preferus genufleksi antaŭ ŝi, kaj kisi
ŝiajn piedojn, danke por tio, ke ŝi venis tia en la
mondon. Cetere ĉu mi scias, kion mi volus!…