Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi preterpasas nin tiel serena kiel somera tago. Ostŝinski salutas ŝin, sed ŝi ne vidas lin… Mi vekiĝas el raviteco kaj mi krias:

— Ni sekvu ŝin!

— Ne, diras Ostŝinski, ĉu vi freneziĝis? Mi devas kunligi mian kravaton! Lasu min trankvile! Ŝi estas mia konatino.

— Via konatino? prezentu min!

— Tio ne okazos… gardu vian fianĉinon.

Mi ekmalbenas Ostŝinski’n kaj lian posteularon ĝis la naŭa generacio, poste mi volas mem postkuri la nekonatinon.

Malfeliĉe ŝi sidiĝis en fiakron.

De malproksime mi vidas nur ŝian rizopajlan ĉapelon kaj la ruĝan sunombrelon.

— Ĉu vi konas ŝin vere? mi demandas Ostŝinski’n.

— Mi konas ĉiujn.

— Kiu ŝi estas?

Sinjorino Helena Kolĉanovska, naskita Turno, alie, tiel nomata virga vidvino.

— Kial virga vidvino?

— Ĉar ŝia edzo mords ĉe la t. n. sukeraĵa vespermanĝo. Se vi jam kvietiĝis, mi al vi rakontos ŝian historion.

Estis tre riĉa, seninfana fraŭlo Kolĉanovski de Kolĉanovo, nobelo el Ukraino. Li havis treege estimindan familion, kiu esperis heredi post lia morto — kaj li havis treege mallongan kolon, kiu pligrandigis ankoraŭ la fidon de la heredontoj. La heredontojn mi ne konis. Ili estis esence tute decaj homoj, sed kion vi volas! la plej decaj, la malplej profitemaj el ili ne povis deteni sin, por ne rigardi de tempo al