Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tempo la kolon de Kolĉanovski. Tio fine tiel tedis la maljunulon, ke, spite al la familio, li faris aman deklaron al filino de najbaro, faris edziĝan kontrakton, testamentis al ŝi la tutan sian posedaĵon, poste edziĝis; post la edziĝa soleno estis edziĝa festeno, ĉe ĝia fino la tiel nomata sukeraĵa vespermanĝo, kaj ĉe la fino de la sukeraĵa vespermanĝo la apopleksio mortigis lin ĉi-loke… Tiamaniere sinjorino Helena restis virga vidvino — vi komprenas?

— Antaŭ kiom da tempo tio okazis?

Antaŭ tri jaroj. Ŝi estis tiam dudekdu-jara… De post tiu tempo ŝi povis edziniĝi dudekdu-foje, sed ŝi ne volas… Oni supozis, ke ŝi atendas princon. Montriĝis, ke ankaŭ ne, ĉar antaŭ nelonge ŝi rifuzis princon. Cetere mi scias bone, ke ŝi ne estas pretendema, kion pruvas plej bone la cirkonstanco, ke sinjorino Kolĉanovska vivas ĝis nun en intima amikeco kun nia konatino, la simpatia, talenta k. t. p. Eva Adami, kies lerneja kolegino ŝi estis iam en la edukejo.

Aŭdinte tion, mi supren-saltis pro ĝojo.

Se la afero estas tia, mi ne bezonas Ostŝinski’n. Mia amata, honesta Eveto faciligos al mi la interkoniĝon kun Helena Kolĉanovska.

— Aŭskultu, do vi ne enkondukos min al ŝi? — mi demandas Ostŝinski’n.

— Cetere, se iu volas en la urbo interkoniĝi kun iu alia, li interkoniĝos — respondas Ostŝinski — sed ĉar vi min forigis de Kazja, do mi ne volas, ke ĉi-tiufoje oni diru, ke mi kunagis… Fine, ĉu mi scias?… Adiaŭ!