Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koleron, la ofendeton, kiun mi antaŭ momento sentis kontraŭ Eva, kaj ke mi ekkrias:

— Donu vian vorton, ke vi min ne perfidos!

Mi donas! — diras Eva sciemigite.

— Eksciu do, ke mi alivestiĝos kiel ukraina did[1]-liristo. La tutan kostumon kaj la liron mi havas, en Ukraino mi estis multfoje, la ukrainajn kantojn mi scipovas kanti… Sinjorino Kolĉanovska estas ukrainanino, sekve ŝi min akceptos certe, — vi komprenas nun?…

— Kiel originala koncepto! — diras Eva.

Sed ŝi estas tro artistino, por ke mia ideo al ŝi ne plaĉu; cetere, ŝi donis la vorton, ke ŝi ne perfidos — kaj ŝi nenion riproĉas.

— Kiel originala koncepto! — ŝi ripetas. Hela tiel amas sian Ukrainon, ke ŝi kredeble ekploros pro kortuŝo, kiam ŝi tie-ĉi, en Varsovio, ekvidos liriston… Sed kion vi diros al ŝi? Kiel vi klarigos al ŝi, kiamaniere vi troviĝis tie-ĉi, apud Vistulo?

Malgraŭvole mia entuziasmo komunikiĝas al Eva.

Post kelka tempo ni sidiĝas kaj komencas komploti…

Ni interkonsentiĝas, ke mi karakterizos min kiel liristo, kaj Eva alveturos al mi kaj kunprenos min en la kaleŝon, por ke mi ne tro altiru la sciemon de gapemuloj; sinjorino Helena devas scii pri nenio, antaŭ ol Eva, post kelka tempo, perfidos la sekreton.

Ambaŭ kun Eva ni amuzas nin bonege per nia projekto, poste mi komencas kisi ŝiajn manojn, poste

ŝi retenas min al matenmanĝo.

  1. maljunulo, almozulo.