Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi estas opiniata Don-Ĥuano, des malpli konvenas, ke mi, aktorino, enkonduku vin al virino sol-estanta kaj tiel turnanta sur sin ĉies atenton, kiel Hela.

— Kial do vi akceptas min?

Koncerne al mi, la afero estas tute alia! Mi estas aktorino kaj mi povas apliki al mi la vortojn de Ŝekspir: „Se vi estus eĉ pli pura ol larmo, pli blanka ol neĝo, vi ne eviitos la kalumnion“.

— Vere, oni povas freneziĝi. Do ĉiu povas ŝin koni, povas ŝin viziti, povas ŝin rigardi, nur mi ne povas! Kaj kial? Ĉar mi pentris bonan bildon kaj akiris ian famon.

— El via vidpunkto vi estas prava, — diras Eva ridetante. Vi eĉ ne supozas, ke mi antaŭe sciis, pro kio vi min vizitis. Estis tie-ĉi Ostŝinski kaj persvadis min, ke mi faros „pli bone“, se mi ne enkondukos vin al Hela.

— Ha, mi komprenas! kaj vi promesis al li?

— Mi ne promesis, eĉ mi koleriĝis… Mi tamen opinias, ke „pli bone“ estos ne enkonduki vin. Ni parolu nun pri via pentraĵo!

— Lasu min trankvile kaj ne parolu pri la pentraĵo kaj la pentrarto. Sed, se vi ne konsentas enkonduki min, do bone! Jen mi antaŭanoncas al vi, ke en la daŭro de tri tagoj mi interkoniĝos kun sinjorino Kolĉanovska, eĉ se mi devus iri al ŝi en aliVvstiĝo.

— Alivestu vin kiel ĝardenisto kaj alportu al ŝi bukedon — de Ostŝinski.

Sed mi ekpensas en tiu-ĉi momento pri nova koncepto, kiu ŝajnas al mi esti tiel bonega, ke mi ekbatas per mano mian frunton, ke mi forgesas la