Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Farante tiujn projektojn, mi antaŭanoncas al Eva, ke dum la tuta vivo ni solenos feste la daton de la hieraŭa tago.

Sed ŝi kaŝas la kapeton sur mia ŝultro kaj petas, ke ni pri tio ne parolu. Poste ŝi ĉirkaŭvolvas mian kolon per la distranĉitaj manikoj de sia matenrobo kaj nomas min sia granda homo… Ŝi estas pli pala, ol kutime, ŝiaj okuloj estas pli violkoloraj ol kutime, sed ŝi radias de ĝojo.

Ah! Kia azeno mi estis, kiam, havante apud mi tian virinon, mi serĉis feliĉon aliloke, en sfero, en kiu mi estis tute fremda, kaj kiu estis fremda por mi…

Kian artistan naturon havas Eveto! ŝi estas mia fianĉino, do ŝi entuziasmiĝas tuj por tiu rolo kaj malgraŭvole iom ludas la rolon de juna kaj feliĉa fianĉino. Sed mi tute ne riproĉas tion al la amata estaĵo, kiu tiom da jaroj estis en teatro.

Post tagmanĝo ni veturas al Hela Kolĉanovska.

De la momento, kiam Eva prezentis min kiel sian fianĉon, la artifiko kun la maljuna almozulo fariĝas senkulpa kaj ne povas kaŭzi malkonsenton inter ambaŭ sinjorinoj. Kaj efektive Hela, sciiĝinte pri tio, akceptas nin korsente kaj estas feliĉigita per la feliĉo de Eva. Ni ridas kiel trio da frenezuloj pri la „did“, pri tio, kion la „did“ devis aŭskulti pri la pentristo Magorski. Hieraŭ mi volis mortpiki Ostŝinski’n, hodiaŭ mi admiras lian spritecon…

Hela ridas tiel, ke ŝiaj klaraj okuloj eĉ kovriĝas per larmoj. Dirante paranteze, ŝi estas belega. Kiam en fino de l’ vizito ŝi flanken klinas la kapeton, mi ne povas deturni de ŝi la okulojn kaj Eva mem estas ĝis tia grado sub influo de ŝia ĉarmo, ke poste, dum