Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la tago, senkonscie ŝi imitas tiun kapoklinon kaj tiun rigardon…

Ni interkonsentiĝas, ke post la reveno el eksterlando mi pentros la portreton de Hela, sed antaŭe, en Romo, mi portretos mian Eveton, se mi nur scipovos transdoni tiujn trajtojn, tiel delikatajn, ke eĉ preskaŭ trorafinitajn, kaj tiun vizaĝon tiel senteman, ke ĉiu impreso respegulas sin en ĝi, kiel nubeto en klara akvo.

Sed mi scipovos, kial do mi ne scipovus?

La vespera „Fluganto“ anoncas nekredeblajn historiojn pri la mendoj, kiujn mi ricevis.

Miaj enspezoj estas kalkulataj laŭ miloj.

Eble tio estas iom la kaŭzo, ke la sekvantan tagon mi ricevas de Kazja leteron, dirantan, ke ŝi resendis al mi la ringon sub influo de kolero kaj ĵaluzo, sed se mi venos kaj se ni falos al piedoj de la gepatroj, la gepatroj permesos ankoraŭ elpetegi sian pardonon.

Mi havas jam sufiĉe de tiu alpied-falado kaj de tiuj pardonoj. Mi tute ne respondas. Falu al iliaj piedoj iu alia, kaj Kazja edzigu Ostŝinski’n: mi havas mian Evon!

Tamen mia silentado evidente alarmas la familion de Suslovski’j, ĉar post kelke da tagoj la sama sendito venas kun letero de Kazja, sed tiufoje al Svjatecki.

Svjatecki montras al mi la leteron… Kazja petas lin, ke li venu interparoli momenton pri afero, de kiu dependas ŝia tuta estonteco, do ŝi fidas lian koron, lian honestecon, kiun ŝi divenis en li de la unua ekrigardo, kaj ŝi esperas, ke li ne rifuzos la peton