Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la teatra direkcio. Eva komencas frizi sin kiel vilaĝa sinjoridino, vestas sin tre modeste kaj surmetas vestojn butonumatajn ĝis la kolo. Tio ornamas ŝin treege.

La sceno, okazinta en la vestejo, ne ripetiĝis eĉ unu fojon. Eveto ne permesas! Maksimume mi havas la rajton kisi ŝiajn manojn. Tio malpanciencigas min senmezure, kaj mi flatas al mi, opiniante, ke ankaŭ ŝin…

Ŝi amas min pasie. Tutajn tagojn ni pasigas kune. Mi komencis doni al ŝi lecionojn de desegnado.

Ŝi treege ŝatas tiujn lecionojn kaj la pentrarton ĝenerale.