Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

steulo de reĝa sango, reganto de Sidono kaj Libano, kaj de ni ĉiuj estro kaj reĝo!

Nun ili ree ekgenuis, kaj laŭ ilia ekzemplo la popolamaso, kiu staris iom pli malproksime, ankaŭ genufleksis, ripetante:

— Ni vin salutas, ni vin salutas, ho Abdolonim I-a.

Abdolonim rigardis dum kelka tempo per la konsternitaj okuloj jen iliajn vizaĝojn, jen iliajn mitrojn, jen la flamantajn torĉojn, ĝis fine, rekonsciiĝinte iom, li ekpensis, ke certe la sidonaj riĉaj sinjoridoj, iom malsobriĝinte dum ia festeno, decidiĝis fari al si ludilon el mizerulo, do li demandis maldolĉe kaj kolere:

— Kion vi serĉas kaj kion vi volas, ho altranguloj, en mia ĝardeno?

— Sinjoro — respondis tiu, kiu parolis antaŭe:

— Aleksandro, monarĥo de l’ mondo, ordonis al Hefestiono, post forpelo de Stratono, nominaci novan reĝon en Sidono. Sed, ĉar laŭ la antikvaj leĝoj sidonaj, nur tiu povas regi super ni, en kies vejnoj fluas la sango de malnovaj regnestroj, tial, estante en la tendaro ĉe Hefestiono, ni ekmontris vin, ĉar tiel same via deveno, kiel ankaŭ via modesteco kaj viaj grandaj virtoj faras vin inda de la sidona sceptro kaj trono.

Sed Abdolonim, ne kredante ankoraŭ la vortojn de l’ parolanto, respondis:

Mia deveno estas efektive reĝa, tial vi