Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

agas malbone kaj facilanime, se vi venis moki mizerulon, kiu, tion vi sciu, havas morton en la koro kaj fosilon en la mano.

Tiam la delegito etendis al li la purpuran mantelon kaj diris kun granda seriozeco:

— Abdolonim, veku en via animo sentojn indajn de reĝo; forlasu la dubon kaj forĵetu vian malpuran mantelon. Lavu, ho sinjoro, la manojn kaj la vizaĝon, purigante ilin de la tera polvo — kaj vestu vin en la mantelon, kiun mi al vi alportas en la nomo de Aleksandro kaj de la tuta popolo sidona. Kaj kiam vi sidiĝos sur la sidonan tronon, kiel estro de l’ vivo kaj de l’ morto de ĉiuj regnanoj, ekmemoru tiam iafoje vian antaŭan staton, ne permesu al la fiereco vin ekregi kaj konservu ĉiujn virtojn, kiuj vin hodiaŭ levis sur la tronon.[1] Vivu al ni kaj regu, ho pupilo de Baal — kaj la morgaŭa suno ekbrilu al vi jam ne en tiu-ĉi malriĉa ĝardeno, sed en via reĝa palaco.

— Vivu al ni, ho pupilo de Baal — komencis krii la voĉoj el la popolamaso.

— Altkreska cedro libana!

— Kapro-kornulo grandanima!

— Ŝafoviro, kondukanto de l’ ŝafaro!

  1. La supra alparolo estas preskaŭ ekzakta traduko el Quint-Curtius, kiu en la verko „De rebus gestis Alexandri magni“, tiamaniere priskribas la alvokon de juna kaj malriĉa ĝardenisto Abdolonim sur la sidonan tronon.