Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malfeliĉa patro, kiu atendas la morton, venas adiaŭi vin kaj doni al vi la lastan benon.

Poste li rakontis al ŝi la grandan novaĵon de la nokto kaj ĉion, pri kio li pensis antaŭe. Sed ŝi aŭskultis lin malatente, streĉiĝante ĝuame kaj maldiligente, kaj fine, tute vekiĝinte, ŝi kaŝis subite sian helan vizaĝon en la kusenon kaj ekridegis tiel bonsone, kvazaŭ iu estus disŝutinta vitroperlojn sur la marmoran plankon.

— Degenerinta filino! — ekkriis indigne Marhabal. — Vi ridas, kiam via malfeliĉa patro, kiu atendas la morton, venas por adiaŭdiri al vi…

Sed li ne estis ankoraŭ fininta, kiam Thalestris leviĝis el la purpura litaĵo tiel rapide, kiel birdo ekflugas el inter la floroj, kaj, ĉirkaŭpreninte la kolon de l’ patro, tute roza, al la ruĝiĝanta aŭroro simila, ŝi komencis paroli per unu spiro:

— Patro, la reĝo pardonis al vi hieraŭ, kaj al mi li diris, ke mi estas la reĝino de la reĝo!

Marhabal fariĝis ŝtona statuo — kaj apenaŭ post longa momento li diris:

— Revenu en la liton, Thalestris, ĉar miaj piedoj tiel malfortiĝis, ke mi devas sidiĝi.

Tiam Thalestris saltis ree en la litaĵon, kaj li sidiĝis apud ŝi, forprenis sian ĉapeton, ŝovis dufoje la manon sur sia razita kapo kaj demandis: