Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

esti krucofiksita, ĉar la mezurilo da oleo kostas kvin draĥmojn feniciajn, kaj la krucon oni povas prepari el du malnovaj traboj. Sed la morto sur kruco estas pli facila, pro kio mi preferus esti krucofiksita ol fritita. Fatale fariĝis, ke mi parolis al Abdolonim ion pri la pato. Kiu tamen povis diveni, ke la hieraŭo estos tiel nesimila al la hodiaŭo. Hieraŭ mi preskaŭ ordonis malsuprenĵeti Abdolonimon de la ŝtuparo, por tio ke li volis edzinigi mian filinon, kaj hodiaŭ restas al mi nur peti la diojn, ke li kiel eble plej baldaŭ forprenu ŝin kiel sklavinon, ĉar eble ŝi trovus okazon propeti pri mi. Ĉiuokaze mi devas nun iri al ŝi, por adiaŭdiri al ŝi kaj instrui ŝin, kion ŝi devas diri al la reĝo. Laŭvere, mi vipis ŝin hieraŭ per la rozotrunketoj sufiĉe sentige, sed, se ŝi heredis de mi eĉ iom da prudento, ŝi devas ja kompreni, ke la patro, kiu estas nekontenta pro la elekto de sia filino, havas la rajton kaj devon montri tion al ŝi iamaniere. Tiel estas! Mi ne volas iluziiĝi, sed mia tuta espero estas nun en Thalestris kaj mi devas kiel eble plej baldaŭ interparoli kun ŝi.

Parolante tiamaniere al la propra ĉagreniĝanta animo, li iris en la ĉambron de la virgulino, kiu post la impresoj de la pasinta nokto dormis tiel forte, ke li apenaŭ povis ŝin veki.

— Thalestris, mia infano — li diris solene — malfermu la okulojn kaj orelojn, ĉar via