Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj kiam li fine rekonsciiĝis, li faris al si antaŭ ĉio la demandon:

— Kio estos nun?

Kaj ĉar li havis la kutimon pripensi ĉiun situacion profunde — kaj klare ĝin prezenti al si, sekve, rekonsciiĝinte tute, li komencis tiel argumenti:

— Abdolonim venĝos je mi, ĉar mi nomis lin malliberulo kaj ordonis al li iri for el mia domo. Sekve li kondamnos min al morto, forrabos mian havaĵon, kaj se li malgraŭ sia nova altrangeco ne forgesis pri Thalestris, li prenos ŝin kiel sklavinon en sian palacon. Vane mi iluziiĝus, ke li ĉion-ĉi ne faros, ĉar li fariĝis reĝo kaj tion fari povas. Ĝi estas afero terura, sed neevitebla. La vivo sen havaĵo estas certe pli malbona ol la morto, kaj se venas tiaj tempoj, en kiuj per la ulno de sana prudento oni ne povas mezuri la okazojn nek homojn, mi estas jam superflua en la mondo. Ĉar kiele mi povis antaŭvidi, ke ĝardenisto fariĝos reĝo. Neniel. Tiajn aferojn povas esperi nur tiu, kies prudento ne estas tute sana. Ĉio-ĉi estas vera, kiel ankaŭ tio, ke ĉiu homo devas morti. Kaj tamen mi timas la morton kaj timas ĝin tre. Se estus alie, mi ne sentus tiujn formikojn, kiuj marŝas sur mia dorso, kaj mi ne aŭdus la surdajn resonojn en miaj internaĵoj. Sed ĉu ekzistas ia konsilo kontraŭ tio? Ne. Tamen estas diversaj specoj de morto. Certe estas pli honore esti fritita en oleo, ol