Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mencis paroli kun granda dolĉeco, sed jam ankaŭ kun reĝa seriozeco:

— Aŭskultu, Thalestris! La komercista prudento de via patro montriĝis blinda kaj malsaĝa, sed via amo estis saĝa kaj vidis tra la vualo de l’ antaŭdestino. Sekve, antaŭ ol vi ripetos al via patro tiujn-ĉi miajn vortojn kaj antaŭ ol vi diros al li, ke la reĝo de Sidono al li pardonas, sciu pri tio, ke vi estas la reĝino de l’ reĝo.

Aŭdinte tion, la virgulino kliniĝis kiel ektranĉita floro sur la brakojn de l’ amato, ĉar ŝia sentema koro, ne povante elteni la troaĵon de l’ feliĉeco, ĉesis tute bati por momento.

Do Abdolonim enportis ŝin refoje en la tendon, por apliki tie ĉiajn sentemajn penojn, kiuj povus redoni al ŝi la konscion.

Marhabal, kiu, kiel homo prudenta kaj zorgema pri sia sano, kutime iris dormi frue, nenion sciis pri tio, kio okazis dum la nokto en Sidono. Sed kiam la famoportanta Ossa, ĉirkaŭirante de post la tagiĝo la tutan urbon, ekfrapis kun la novaĵo ankaŭ al la pordo de lia palaco, li konsterniĝis tiele pro miro kaj teruro, ke li sidiĝis sur la tero, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la grandajn fingrojn de siaj piedoj kaj restis en tiu-ĉi pozo dum tiom da tempo, kiom estas necesa por trakalkuli kvincent sakojn kun lano.