Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kio okazis foje en Sidono.
Humoresko de Henryk Sienkiewicz.

Abdolonim falis vizaĝe antaŭ Marhabal, riĉa komercisto el Sidono, kaj kuŝis etendite ĝis tiam, kiam Marhabal demandis, kion ĝi devus signifi. Tiam li leviĝis kaj parolis tiel:

— Sinjoro! mia tuta havaĵo estas nur ĝardeneto, en kiu mi kulturas rafanetojn, bulbojn kaj rozojn. Sed mi estas juna, laborema kaj honesta. Mi scias, ke tio, kion mi diros, povas al vi ŝajni freneza, aŭ almenaŭ malrespekta. Tamen, ĉar oni nomas vin en Sidono „la Prudenta“, mi esperas, ke vi ne koleriĝos. Jen mi ekamis vian filinon, la mirinde belan Thalestris, mi estas amata de ŝi reciproke — kaj mi vin petegas, ho sinjoro, ke vi donu ŝin al mi kiel edzinon.

Marhabal volis en la unua momento bategi Abdolonimon per la ebura bastono, kiun li tenis en la mano, aŭ alvoki la sklavojn, ke ili ĵetu lin malsupren de la ŝtuparo — sed li haltiĝis, ĉar efektive li kutimis fari nenion sen pripenso. En Sidono oni nomis lin ne