Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nur „la Prudenta“ sed ankaŭ „la Ekzakta“, ĉar li volonte diskutis, volonte eldiradis siajn pensojn vaste, kaj pruvadis ĉion en maniero nerefutebla kaj montranta tute klare: per kiom la sana kaj serioza prudento komercista superas ĉian alian manieron de pensado. Tial li silentiĝis por tiel longa tempo, kia estas necesa por la transŝutiĝo de l’ sablo en la klepsidro, kaj poste li komencis malrapide paroli:

— Abdolonim! Kun mia filino — se efiktive la odoro de viaj rozoj narkotis ŝin ĝis plena perdo de l’ prudento, — mi parolos aparte, kaj mi esperas, ke prosperos al mi forigi el ŝia kapo la maldecajn pensojn. Koncerne vin, mia opinio estas la sekvanta:

Mi ŝatis vin ĉiam por viaj ĝardenaj kreskaĵoj. La rafanoj, kiujn vi vendas al mi, neniam estas malbonigitaj, kaj viaj bulboj estas ne nur bongustaj, sed ili ruktas ankaŭ tiel agrable, ke iafoje la komercistoj en la Borso min demandas, ĉe kiu mi ilin aĉetas. Tio signifas, ke tion, kion vi faras, — vi faras bone. Pro tio mi ne koleriĝis, ĉar cetere mi vidis neniam, ke la kolero donus iam al iu profiton. Sed pripensu vian facilaniman postulon. Vi scias, ke mi, Marhabal, apartenas al la sidona eminentularo; kvin miaj ŝipoj krozas sur la maro inter Fenicio, la insuloj kaj Grekujo; du ŝipoj vizitas la bordojn de Sicilio kaj Kartago. Mi havas cent-tridek sklavojn, tiun-ĉi palacon