en Sidono, domon en Tiro kaj du grandajn tenejojn de komercaĵoj, ne kalkulante la vitrofabrikon kaj la tinkturejon. Tia estas mia havaĵo, kiun poste heredos mia filino, ĉar ŝi estas mia sola laŭleĝa infano. Kaj nun mi demandas vin, kion vi enmetas en la negocon? Kion vi havas? Kian profiton donas al vi viaj legomoj kaj kiel granda estas efektive la ĝardeno, kiun vi kulturas?
— Mia ĝardeno — respondis Abdolonim — ne estas multe pli granda, ho Marhabal, ol la ĉambro, en kiu mi staras antaŭ vi! Sed krom tio mi posedas azenon kaj koron plenan de amo.
— Mezgranda azeno valoras kvindek draĥmojn feniciajn, tio estas trifoje malpli ol la bastono, kiun mi tenas en la mano, kaj per kiu en la unua momento mi volis vin bati, kion tamen mi ne faris, egale pro mia denaska modereco, kiel ankaŭ tial, por ĝin ne rompi. Koncerne la amon — la amo estas fajro. Kiu havas farunon kaj paton, povas ĉe la fajro baki flanojn. Sed diru al mi, ho Abdolonim, kie estas via faruno kaj pato?
Abdolonim mallevis la kapon kaj silentis.
Kaj Marhabal, vidante en lia silento la triumfon de sia argumentado, ekridetis kontente kaj parolis plue:
— Mia filino posedas sufiĉon da vestaĵoj kaj juveloj, sed ŝi posedas ĉion-ĉi tial, ĉar ŝia patro havis prudentan kapon kaj sciis helpi al si