Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la vivo. Se vi tamen renkontus Thalestrison, nudan, sur unu el tiaj senhomaj rokoj, kiuj estas multaj sur nia marbordo, kion vi tiam farus?

Abdolonim ruĝiĝis honte ĝis la oreloj.

— Ho Marhabal, kiel mi povas tion respondi?…

— Mi ne parolas pri tio — interrompis malafable la komercisto. Mi volas nur pruvi al vi, ke, se vi ŝin renkontus nudan, tiam via tuta amo ne sufiĉus por aĉeti al ŝi ne nur kolrubandon kaj kruro-ringojn, sed eĉ antaŭtuketon por la femuroj. En via mantelo estas ja truoj, tra kiuj oni vidas viajn genuojn, malpurigitajn dum la sarkado per tero kaj legomverdaĵo. Estas feliĉo, ke mia filino ne loĝas sur dezerta roko kaj ne estas nuda, kiel la grekaj diinoj. — Sed ekzistas neantaŭvidataj okazoj. Por ke vi komprenu min pli bone, mi donos al vi tian ekzemplon: Jen nian urbon kaj landon ekokupis la Macedonianoj, kies monarĥo, Aleksandro, renversis la Persan regnon kaj la tutan mondon. Nian reĝon, Stratonon, forpelis Hefestiono, unu el liaj armeestroj, kaj li intencas, kiel oni diras, doni al ni alian reganton. Li jam forrabis la havaĵojn de kelkaj komercistoj, kiuj antaŭ la alveno de la Macedonianoj instigis al rezisto. Mi tamen esperas, ke mian havaĵon li ne konfiskos. Mi estas homo sobra kaj mi scias konformiĝi al la realeco. Fenicio estas hodiaŭ vorto sen enhavo. Defendu sin Tiro, se ĝi