havas la deziron por tio. Sidono havas proprajn interesojn kaj devas pensi pri ili. Mi eldiris tian opinion en la Borso kaj mi zorgis, ke miaj vortoj atingu Hefestionon. Sed ni supozu, ke okazis alie, kaj ke pro malkompreno aŭ malvera kulpigo, mia havaĵo estas konfiskita. En tia okazo kion helpus al ni via amo? ĉu ĝi sufiĉus por doni al ni rifuĝejon kaj ĉu ĝi estus kapabla nin nutri? Kion pli vi povus enporti en la kompanion krom la rafanoj kaj la amo? Vi diras, ke vi estas juna? — bone! Sed ĉu vi sola havas en Sidono tenejon de tiu-ĉi komercaĵo? Vi diras, ke vi estas laborema? — ankaŭ bone. Sed ankaŭ ĉiu sklavo, ĉu li volas aŭ ne volas, devas esti laborema. Kiom vi estas pli bona ol sklavo? Ĉar vi estas honesta? Ho va!… Antaŭ du tagoj vi reportis draĥmon, kiun mia subintendanto tropagis al vi por la legomoj, ĉar vi pensis, ke per tio vi min favorigos. Sed ni supozu, ke vi estas honesta — kio do? Kial mi devus pli ŝati honestan mizeron ol honestan riĉecon? Homo honesta, kaj krom tio riĉa, bonodoras per nardo, ĉar li havas la monrimedojn, por unkti sin ĉiutage per ĝi; sed via honesteco odoras per sterko, kiun vi renversados ĝis la fino de via vivo, ĉar vi ne scias fari ion alian.
— Mi scias ludi sur la citro! — ekvokis la malfeliĉa Abdolonim.
— Vi farus pli bone, ne parolante pri tio — respondis Marhabal. — Tio povas plaĉi