al mia filino, sed ne al mi. Mi scias, ke ĉe la Grekoj, homo, kiu ne ludas la citron, estas rigardata kiel krudulo kaj barbaro. Tie estas homoj, kiuj faras nenion alian, kaj tamen oni ilin honoras, kaj kvankam tio estas malfacile kredebla, oni ilin honoras pli ol la ĉarpentistojn, kaj eĉ pli ol la komercistojn. Sed la Grekoj estas popolo de infanoj, kaj nia Sidono estas urbo serioza kaj loĝata de homoj prudentaj. Koncerne min, mi opinias, ke homo juna, sana kaj forta, kiu anstataŭ labori ludas ian instrumenton aŭ skribas versaĵojn — ĉar ankaŭ tiaj ekzistas inter la Grekoj — meritas la saman malestimon, kiel pasero, kiu ĉirpas sur la tegmento, sen ia utilo. Sekve, se vi estus nur muzikisto aŭ poeto, mi tuj estus ordoninta, ĵeti vin malsupren de la ŝtuparo, ĉar oni ne parolas per prudentaj vortoj al malsaĝuloj.
— Do mi povas havi nenian esperon! — ekkriis Abdolonim.
— Esperon, se tiel plaĉas al vi, vi povas havi, sed vi ne povas havi kaj vi ne havos mian filinon. Vi mem diris ja, ke via peto estas freneza, kaj mi pruvis al vi tute nerefuteble, ke ĝi krom tio estas sensenca, kaj eĉ malsaĝa; sekve kion vi tie-ĉi ankoraŭ atendas?
— Ho Marhabal — diris Abdolonim — mi ne volis paroli al vi pri tio, kio ne estas mia merito, sed eble vi aŭdis, ke kvankam preskaŭ tiel malriĉa, kiel sklavo, mi tamen devenas de la malnovaj reĝoj sidonaj kaj ke en la tuta