Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fenicio ekzistas neniu homo, en kiu fluus pli nobla sango ol la mia.

Post tiuj vortoj Marhabal, ree meditinte momenton, diris kun sia kutima seriozeco:

— Mi aŭdis tion kaj — kvankam mi ne opinias ĝin tute certa, mi konfesas, ke ĝi estas io. Tio klarigas ĝis kelka grado vian arogantecon kaj estas samtempe la dua motivo, pro kiu mi ne ordonis ĵeti vin malsupren de la ŝtuparo. Ekzistas efektive en Sidono multaj komercistoj, kiujn blindigus la brilo de via reĝa deveno. Sed mi, kvankam mi mem ne apartenas al la popolamaso kaj estimas la tradicion (decaj homoj devas ĝin estimi ĉiam) — en la negocoj, kiel mi jam diris al vi, mi estas antaŭ ĉio realisto. Do mi diros al vi, ke, se vi devenus el familio de ĝardenistoj, kaj fariĝus reĝo, mi donus al vi sen ia ŝanceliĝo mian filinon, ĉar, unue: vi povus fari min kortega liveranto, pri kio mi klopodis vane ankoraŭ dum la regado de Stratono, kaj due: mi devus konfesi, ke tiu, kiu sciis interŝanĝi pioĉon je sceptro, havas kapon, por negocoj eĉ pli taŭgan ol la mia. Sed se vi, deveninte el familio de reĝoj, vivas en la sama mizero kiel via patro, kaj estas nur ĝardenisto, kion mi devas pensi pri tio? Jen, ke inter viaj antaŭuloj estis tutaj generacioj da malkapabluloj kaj ke vi estas ankaŭ malkapablulo, se vin kontentigas via sorto. Pro ĉiuj-ĉi kaŭzoj, mi ripetas al vi ankoraŭ unu fojon, ke mi ne donos al vi mian