Paĝo:Sienkiewicz - Kio okazis foje en Sidono, 1909, Grabowski.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

filinon — kaj krom tio, mi vin avertas, ke vi ne montriĝu plu en mia domo, eble nur, se el dankemo por la instruo, kiun mi al vi donis, vi oferos al mi almenaŭ dekprocentan rabaton ĉe l’ liverado de la rafanoj kaj bulboj.

Aŭdinte tion, Abdolonim disŝiris sian, jam truhavan mantelon kaj certe li estus ŝutinta sur sian kapon polvon kaj cindron, se lin ne malhelpus la cirkonstanco, ke en la domo de la respektata komercisto sidona estis sur la planko nek polvo, nek cindro.

Sed kiam en Sidono eliris la luno kaj la hundoj dormiĝis, la rozkolora Thalestris aperis subite en alivestiĝo de juna eŭnuĥo antaŭ Abdolonim, kiu ploris en sia ĝardeneto, ludante sur la citro — kaj, interpreminte siajn manojn, ŝi ekvokis:

— Ho, Abdolonim! — ĉio estas perdita, la tuta espero estas perdita!

— Perdita! — ekĝemis la junulo.

Kaj eliginte konvene malĝojan sonon el la kordoj de sia citro, li metis ĝin flanken, kaj anstataŭ tio li kaptis en la brakojn la knabinon kaj komencis kisi ŝiajn per „henna“ kolorigitajn palpebrojn.

Kaj kiam la dolĉeco de l’ kareso iom trankviligis iliajn dolorantajn korojn li demandis: