Paĝo:Sienkiewicz - La Juĝo de Oziris, 1908, Grabowski.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Certe, sinjoro, sed ne alĵetu ilin sur la teleron de l’ malnobleco, ĉar en Egipto ĉiuj altranguloj rigardas la prenadon de koruptumoj kiel kutimon tiel ĝeneralan kaj tiel konvenan al la antikva tradicio egipta, ke ili prenas ilin kun tute pura konscienco.

— Vi estas prava, kaj, kiel dio egipta, mi ne devis tion forgesi. Do mi ne alĵetos ion sur iun teleron, antaŭ ol vi diros, kiamaniere agis Tutnetaŭgis, kiel ministro de l’ Faraono?

— Egipto, kiel vi scias, ho Justulo, bezonis grandajn kaj fundamentajn reformojn. Jen Tutnetaŭgis, fariĝinte ministro, klopodis antaŭ ĉio, ke tiuj reformoj ne estu grandaj kaj fundamentaj, sed malgrandaj kaj supraĵaj. Egipto bezonis novajn kaj saĝajn homojn, kiuj estus amikoj de la supre aluditaj reformoj, Tutnetaŭgis konfidis ilian plenumon al la malnovaj, malsaĝaj oficistoj, kiuj estis iliaj malamikoj. Kia karikaturo kaj kia malutilo fariĝis el tio por Egipto, tion facile komprenos ne nur tiel penetranta prudento kiel la via, ho sinjoro, aŭ, kiel la menso de l’ krokodilo, kato aŭ iĥneŭmono, sed eĉ la ordinara, malprofunda animo de l’ homo. Tutnetaŭgis estis tro malkapabla, por kompreni, ke la ŝtato devas esti rekonstruita de la fundamentoj ĝis la pinto, kaj tro malmulte honesta, por enkonduki konscience