Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LUX IN TENEBRIS LUCET


Okazas kelkfoje en aŭtuno, precipe en Novembro, tagoj tiel malsekaj, mallumaj kaj malgajaj, ke eĉ al sana homo vivo fariĝas malagrabla. Depost la tempo, kiam Kamjonka eksentis sin malsana kaj ĉesis labori super la statuo de „Mizerikordo“, tia malbonvetero suferigadis lin ankoraŭ pli multe ol la malsano mem. Ĉiumatene, eltiriĝinte el la lito, li frotis nebulkovritan, grandan fenestron de la laborejo kaj rigardis supren, esperante, ke li vidos almenaŭ randon de blua ĉielo, sed ĉiumatene atendis lin disreviĝo. Peza, plumba nebulo pendis super la tero; ne pluvis, sed malgraŭ tio eĉ pavimaj ŝtonoj en la korto aspektis kiel spongoj, sorbigitaj de akvo; ĉio estis malseka, glitigiĝinta, trapenetrita de humideco, kies unuopaj gutoj, falantaj de fleksaĵoj de defluiloj, tintis kun ia malesperiga monotoneco, kvazaŭ mezurante tiun malrapide pasantan tempon de malĝojo.

La fenestro de la laborejo eniris en korton, finiĝantan malantaŭe per ĝardeneto. Herbo post la palisoj verdiĝis ankoraŭ per ia malsana verdeco, en kiu estis morto kaj putreco; sed arboj kun restaĵoj de flavaj folioj, kun branĉoj nigraj de humideco kaj samtempe iom malklarigitaj de nebulo, ŝajnis jam esti tute mortintaj. Ĉiuvespere aŭdiĝadis inter ili grakado de kornikoj, kiuj el kampoj kaj arboj kunflugadis jam por la vintra restado en urbon