Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj kun granda flugilbruado lokiĝadis por nokto inter la branĉegoj.

La laborejo fariĝadis dum tiaj tagoj malgaja, kvazaŭ kadavrejo. Marmoro kaj gipso bezonas bluecon de ĉielo. En tia plumba lumo ilia blankeco enhavis ion funebran; figuroj el malhela terakoto, perdante ĉian klarecon de la linioj, ŝanĝadis sin en iajn formojn nedifinitajn kaj preskaŭ terurajn.

Malpuro kaj senordo plifortigadis la malgajan aspekton de la laborejo. Sur la planko kuŝis dika tavolo de polvo, devenanta de dispremitaj pecetoj de sekiĝinta terakoto kaj koto, alportita de strato. La muroj estis malhelaj, ornamitaj nur kelkloke per gipsaj modeloj de manoj kaj piedoj; cetere — malplenaj; proksime de la fenestro pendis malgranda spegulo, super ĝi — ĉevala kranio kaj bukedo de artefaritaj floroj, tute nigriĝintaj de polvo.

En angulo staris lito, kovrita de malnova kaj ĉifita kovrilo, apud ĝi — nokta ŝranketo kun fera kandelingo. Kamjonka pro ŝparemo ne luis apartan loĝejon kaj dormadis en la laborejo. La simpla lito estis ŝirmita, sed nun la ŝirmilo estis forstarigita, por ke la malsanulo povu pli facile rigardi en la fenestron, trovantan sin kontraŭ liaj piedoj, kaj vidi, ĉu la vetero ne pliboniĝas. Alia, ankoraŭ pli granda fenestro, eltranĉita en la plafono de la laborejo, estis de ekstere tiel kovrita de polvo, ke eĉ dum helaj tagoj penetradis per ĝi lumo griza kaj malgaja.

La vetero tamen ne pliboniĝis. Post kelkaj tagoj de mallumo nuboj tute malsupreniĝis, aero tutplene penetriĝis de humida, peza nebulo kaj fariĝis ankoraŭ pli mallume. Kamjonka, kiu ĝis tiu ĉi tempo nur kuŝiĝadis vestita sur la liton, eksentis sin pli malsana, do li senvestiĝis kaj tute enlitiĝis.