Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĝuste dirante, li estis ne tiom malsana je iu difinita malsano, kiom deprimita, senvoligita, laca kaj malgaja. La ĝenerala senfortiĝo faligis lin. Li ne volus morti, sed ne sentis en si forton por vivo.

Longaj horoj de senluma tago ŝajnis al li des pli longaj, ke li havis neniun apud si. Lia edzino mortis antaŭ dudek jaroj, parencoj loĝis en alia parto de la lando, kaj kun kolegoj li ne kunvivis. En daŭro de lastaj jaroj konatuloj forŝovis sin de li, kaŭze de lia ĉiam plikreskanta koleriĝemo. Komence tiu lia agordiĝo amuzis homojn, sed poste, kiam li fariĝadis ĉiam pli rimarkinda strangaĉulo kaj kiam ĉiu ŝerco komencis kaŭzi ĉe li longedaŭran ofendosenton, eĉ plej proksimaj amikoj rompis kun li rilatojn.

Oni riproĉis al li, ke, maljuniĝante, li fariĝis pia kaj oni suspektis lian sincerecon. Maliculoj diradis, ke li longe restadas en preĝejoj, por dank’ al rilatoj kun pastroj ricevi mendojn por preĝejoj. Cetere tio ne estis vero. Lia pieco ne devenis eble el profunda kaj trankvila kredo, sed estis sincera.

Kio tamen donis ŝajnon de praveco al la suspektoj — tio estis la ĉiam pligrandiĝanta avareco de Kamjonka. Depost kelkaj jaroj li loĝis pro ŝparemo en la laborejo, nutris sin Dio scias per kio kaj ruinigis la sanon ĝis tia grado, ke lia vizaĝo fariĝis fine tiel travidebla, kvazaŭ ĝi estus farita el vakso. Li evitadis homojn ankaŭ tial, ke okaze iu ne postulu de li ian komplezon.

Ĝenerale, li estis homo kun malrektigita karaktero, pesimista kaj treege malfeliĉa. Kaj tamen li ne estis homo funde ĉiutaga, ĉar eĉ liaj mankoj enhavis specifan, artistan karakteron. Tiuj, kiuj opiniis, ke li verŝajne, dank’ al sia avareco, akiris grandan riĉaĵon, — eraris. Kamjonka estis efektive homo malriĉa, ĉar ĉion, kion li